22/05/2017

Mortis Manuel de Seabra

Ĉi tiun lundon la 22an de majo mortis nia asociano Manuel de Seabra, ĵurnalisto, tradukisto kaj verkisto. Li naskiĝis en Lisbono en 1932 sed pasigis la pli grandan parton de sia vivo en Barcelono, definitive en la 80aj jaroj. Pasia pri lingvoj, li komencis lerni Esperanton en sia lando kiel studento kaj per nia lingvo ekinteresis lin la kataluna kulturo. Per sia lerta ofico kiel katalun-portugala tradukisto li faris meritplenan laboron por alproksimigi ambaŭ kulturojn. Ankaŭ estas gravaj liaj tradukoj el la rusa lingvo. En 1999 li estis nomumita prezidanto de la Kolega Asocio de Katalunaj Verkistoj kaj estis membro de la kataluna PEN. En 2001 li ricevis la Krucon de Sankta Georgo.

Li estas aŭtoro de la jenaj romanoj originale verkitaj en Esperanto:

Kvankam tiuj verkoj estis publikigitaj antaŭe en la kataluna aŭ en la portugala, Seabra asertis ke lia verko-lingvo estis Esperanto, kaj ke poste li tradukadis sin mem. Kiel membro de Esperanta PEN-Centro kaj de Esperantlingva Verkista Asocio, en 1998 li iniciatis (kune kun Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno), ke jaron post jaro William Auld kandidatu por la Nobel-premio pri literaturo, kaj partoprenis ankaŭ la redaktadon de la Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj.

Lin postvivas lia edzino Vimala Devi, ankaŭ esperantisto kaj verkisto en Esperanto. Lia funebro estas merkrede la 24an je la 4a, en la funebrejo Sancho de Ávila.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj