30/05/2017

Sukcesa Brita kaj Skota Kongreso en Edinburgo

En la ĉefurbo de Skotlando okazis la Brita kaj Skota Kongreso de Esperanto de la 19a ĝis la 20a de majo 2017. En ĝi partoprenis 66 homoj, ĉefe skotoj kaj britoj, sed ĉeestis ankaŭ dudeko da eksterlandanoj inter ili du katalunoj: la nelacigebla Dolors Godoy kaj la subskribinto de tiu ĉi raporto. La programo estis varia kaj interesa: poezia ateliero fare de Jorge Camacho, prelego pri la lingva situacio de la norvega lingvo kaj la rilato kun la skota situacio (Andrew Weir), prelego pri la ĵus renovigita Pasporta Servo (Stela Besenyei), alia pri la dana kulturo (Betty Chatterjee), kurioza parolado pri la prognozoj de la estinteco (Jack Warren), gvidata vizito al kelkaj urbaj vidindaĵoj, biergustumado kaj la organizantoj afable invitis la subskribinton por prelegi dufoje (“Kial mi ne ŝatas la muzikon de La Espero” kaj “Mansignado por Esperanto”) kaj ankaŭ por partopreni la vesperan amuzegan kvizon majstre gviditan de Ian Carter. Specialan dankon kaj gratulon al la organizantoj pro la sukcesa kongreso, kie oni multe sentis la mankon de Paul Gubbins.

Britanskiy-kongres-UZhAT.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj