28/07/2017

Raporto pri la Somera Esperanto-Studado en Slovakio

Post unujara paŭzo pro la okazigo de la pasintjara Universala Kongreso en la slovaka urbo Nitra, la teamo de E@I denove organizis la semajnan lernadon de Esperanto, ĉiokaze en la bela monta urbo Banská Ŝtiavnica. Partoprenis ĝin 173 homojn el dudeko da landoj, inter ili 9 katalunoj, 4 el ili membroj de KEA. Kiel kutime, matene okazis kursoj de Esperanto (laŭ malsamaj niveloj de A1 ĝis C1) kaj Literatura kurso. Sep instruistoj de sep malsamaj landoj, inter ili nia samasociano Viktoro Solé, gvidis la kursojn. Posttagmeze diversaj atelieroj, prelegoj kaj ekskursoj allogis la atenton de la partoprenantoj kaj, nokte, okazis vigligaj koncertoj (popola slovaka muziko, Kaŝi, JoMo kaj Jonny M). Viktoro denove prezentis sian prelegon „Kial mi ne ŝatas la muzikon de La Espero”, kaj la ĉeestantoj decidis kunkanti la novan muzikon verkitan de la preleganto dum la Internacia Vespero de la aranĝo, kie Dolors Godoy deklamis unu el siaj poemoj kaj Martí Solé prezentis sian kanton „La vero absoluta” kun Noa Aymamí. Dum la Adiaŭa Vespero, nia kara Maria Dolors Godoy denove ricevis specialan mencion kiel la plej aĝa partoprenanto kaj ŝi diris publike, ke, post du jaroj, ŝi invitos ĉiujn SES-anojn festi sian 90-an naskiĝtagon. Same kiel en antaŭaj okazoj la bonaj etoso kaj vetero forgesigis la homojn pri la ne tiel alta kvalito de la manĝaĵo.

Komuna fotado de la partoprenantoj

Komuna fotado de la partoprenantoj

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj