10/09/2022

Surstrate dum la nacia tago

La 11an de septembro, Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo ĉeestos en la asocia foiro de la Kataluna Landaro, okazonta en Barcelono, en Arc de Tiomf, kadre de la Festo por la Libereco de Òmnium. Aktivuloj de KEA kaj KEJ pasigos tie la tagon en budo por informi pri Esperanto, pri lingva idearo, kursoj kaj agado. La foiro kunigas la ĉefajn asociajn movadojn de la lando kiuj partoprenas aktive en diversaj programeroj esprimantaj sociajn, partoprenigajn, kunlaborajn kaj solidarajn valorojn. Aldone estas pluraj festaj agadoj inter kiuj elstaras koncertoj de tre famkonataj bandoj kiaj Els Pets, Roba Estesa, Lildami aŭ la kantistoj de Eufòria. Trovu nin tie, ekde la deka kaj duono matene.

Dume, en Sabadell, magistrato invitis nian asocion partopreni la floran oferdonon en Parko de Katalunio, okaze de la nacia tago.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj