12/09/2022

Nova retejo de Kataluna Esperanto-Asocio

Kataluna Esperanto-Asocio prezentis sian nova retejon pasintlunde la 12an de septembro. La celo de tiu retpaĝaro estas duobla: proponi informojn pri la Internacia lingvo al la katalunlingvanaro kaj informojn pri la kataluna lingvo kaj kulturo al esperantistaro.

Tiu retpaĝaro estas farita pere de la libera programaro WordPress, kaj unuafoje ties ĉefa celo estas la aliro per poŝtelefonoj kaj per aliaj porteblaj iloj. Aliflanke, la redaktora skipo progresive ĝisdatigadas la enhavojn.

KEA deziras, ke esperantistoj el Katalunio kaj el la tuta mondo ĝuu tiun novan rimedon, kaj sendu al ni sugestojn pri plibonigado.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj