13/09/2022

Plenumu vian Esperanto-ekzamenon en Sabadell

Universala Esperanto-Asocio, kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo, ree kunvokas la KER-ekzamenojn (Komuna Eŭropa Referenckadro). Specife, vi nun povas fari la ekzamenojn por niveloj B1, B2 kaj C1, kiuj okazos samtempe en aro de ekzamenejoj en la tuta mondo, rete interkonektitaj.

Kiel novaĵo, ĉi-jare, Kataluna Esperanto-Junularo laboris por ke la sidejo de Kataluna Esperanto-Asocio estu unu el tiuj ekzamenejoj, kie oni povos plenumi tiujn lingvotestojn. Tial, eblas atingi esperantlingvan atestilon en Katalunio.

La ekzamenado okazos la 26an de novembro en strato Papa Pius XI numero 130 en Sabadell, kaj por registriĝi necesas nur plenigi ĉi-tiun aliĝilon. Ni kuraĝigas atingi vian atestilon pri via nivelo de Esperanto!

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj