La Kongresejo

La kongreso okazos en Casal Pere Quart. Temas pri impona domo de 1920 m2 konstruita de la familio de la fama kataluna poeto Pere Quart la jaron 1862. Ĝiaj spektaklejo, aŭditorio, tri salonoj, ekspoziciejo, granda korto kaj publika teatro, kune kun ĝia tuta teĥnologia ekipado, igas la domon taŭgega loko por okazigi sukcesan kongreson.

Ĝi situas en la centro de Sabadell, ĉe Rambla, la plej centra kaj agrabla promenejo kiu, dum tiuj datoj, gastigos ĉarman kristnaskan foiron. Tuj apude troviĝas stacidomo kun oftaj trajnoj al Barcelono.

     

Gastigado

La organiza skipo de la kongreso bonvole helpos vin trovi taŭgan gastejon aŭ hotelon, tamen ni rekomendas rezervi kiel eble plej frue pro la limigita hotela oferto en tiuj datoj en Sabadell. Ni proponas ankaŭ senpagan amasloĝejon, kie oni dormos surplanke.