Sabadell

Sabadell estas 200 000-homa urbo situanta 20 kilometrojn for de Barcelono. Ĝi estas grava ekonomia kaj kultura centro, tradicie tre ligita al teksa industrio. Ekde la komenco de la esperanto-movado en Katalunio, la urbo fariĝis unu el ties ĉeflokoj. Nuntempe la urbo gastigas la sidejon de la plej gravaj esperanto-asocioj de Katalunio.