Biodiverseco lingva

En tutmondiĝa epoko, kiam multaj homaraj havaĵoj estas minacataj, la informa socio permesis unuflanke, tutmondan komunikadon sed aliflanke starigas veran riskon,la lingva kaj kultura homogenigo.

En la 21-a jarcento ĉiuj ekosistemoj estas endanĝerigitaj. Nepras kunlabori por permesi la daŭrigeblecon kaj vivtenon de la ekosistemoj, kulturoj kaj lingvoj. Konservi la pludaŭron de la evoluo kaj ekologia diskonigo kaj instigi la uzon kaj transdonon de la lingvoj, iloj de transdono de scioj, estas kerna afero por protekti la vivdiversecon de niaj ekosistemoj.

Ni vivas sub la senĉesa minaco de la perdo de havaĵoj: natura, kultura kaj lingva. Eĉ se ni perdas nur unu lingvon, perdiĝas ankaŭ la kono kiun ni havis de ĝia ĉirkaŭaĵo. La diverseco iras preter la naturan mondon. Homoj apartenas ne disigeble al la historio de la tero, vivantaj en senĉesa kaj kreskanta diversiĝo kaj nur kiuj kapablis adaptiĝi al ŝanĝado pluvivis.

El historia vidpunkto, la lingvo kiel distingiga eco estigis unu el la plej solidaj fundamentoj sur kiu, la homaj socioj, stabligis la proprajn identecojn, kreis rilatvinklojn kaj kreis ian “niecon” kiu distingigas nin dis de la aliaj.

Ekologio studas inter aliaj disciplinoj la loĝantaron de la ekosistemoj. Ekolingvistiko estas branĉo de la teoria lingvistiko kiu aperis ĉirkaŭ la naŭdekaj jaroj kaj enfokusigas la studon de la socia kunteksto kie lingvoj merĝas kaj la ekologia kunteksto kie enkadriĝas la socioj. Ĝi esploras la rolon de lingvaĵo en la vivaj interagoj inter homoj, aliaj specioj kaj la medio. La homoj apartenas al socio sed ankaŭ al la ekosistemoj kiuj ebligas la vivon. Kiu transformiga povo havas la lingvon por agi sur la klimatŝanĝo, diversecoperdo aŭ media justeco?

Esperanto estas planlingvo kiu, ek de la komenco, estis lingvo rekte ligita al la transformiĝo kaj ŝanĝoj (laborista movado, anarkiismo, ateneoj kaj liberecanaj sindikatoj). Lingvo kies kultura bazo kreita el pruntoj kapablis krei propran kulturon. Lingvo vivanta ĉe la junularo, en sociaj retoj, muziko, literaturo, ĵurnalaro, en instruado, kiel lingvo uzata en internaciaj neprofticelaj organizoj, en eŭropaj politikaj medioj, en internacia turismo, instigas la egalecon en la internacia komunikado. Granda argumento por la konservado de lingva diverseco. Ĉu esperanto povas gvidi la ŝanĝon kiun la Homaro bezonas entrepreni por prezervi biologian kaj lingvan diversecojn?