Castelldefels, diversa urbo inter Mediteraneo kaj Garraf-montaro.

“Kiam mi alvenis al Castelldefels (2003), mi sciis ke mi loĝus tie por ĉiam. Kaj ke mi klopodus transformi ĝin por plibonigi la vivon de miaj kunloĝantoj.” (Ramon Fernàndez Jurado)

Castelldefels (pr. Kasteljdefels) estas urbo apartenanta al al komarko Malsupra Llobregat ( Baix Llobregat, pr. Baŝ Ljobregat), ĝi foras nur 30 minutoj de Barcelono kaj 15 minutoj de la du flugstacioj (T1 kaj T2) de la Barcelona flughaveno. Inter Mediteraneo kaj Garraf-montaro.

Situanta sude de Barcelono, bone ligita pere de pubika transporto ( buso kaj ĉirkaŭ-urba trajno), alrigardas la Garraf-montaron kun kiu ĝi partumas mediteranean marbordon kaj montaron, la montaro Garraf.

La Parko de Garraf konsistas el 12.820 hektara surfaco, kun du geologiaj blokoj klare malsimilaj: unu el kalkŝtonaj rokoj kaj dolomitoj, alia kiu estas mallarĝa franĝo de ruĝecaj grejsoj, en la plej orienta flanko de la parko. Grandparto de la trovebla vegetalaro estas densaj arbedejoj kie regas garigo kaj lentisko, kaj ankaŭ senmezure kreskas kameropso, ampelodesmo kaj aliaj specioj afrikdevenaj. En la interno, la pejzaĝo ŝanĝiĝas kaj ni renkontas anzin- kaj pinarbaroj kiuj troviĝas en proceso de regenerado okaze de diversaj arbarforbruloj. En la valoj plejoftas anzino, bukso, rubio, lonicero kaj laŭroviburno.

La granda insolacio, akvomanko kaj abrupta tereno malpermesas la ekziston de bunta faŭno, tamen vivas kelkaj specioj kiuj adaptiĝis al la vivkondiĉoj de tiu montaro. Tie kunvivas ruĝvosta rokturdo, blua rokturdo, nigra enanto, nigrorela enanto, hortulano, mallongbeka tufalaŭdo kaj sablopipio. Daŭre persistas ankoraŭ, endanĝerigitaj specioj kiaj falko kaj nizaglo, krom aliaj rabobirdoj. La ĉemara flanko de la montaro oferas loĝeblecon al marbirdoj, de antaŭ nelonge profitata de la kormorano.

Castelldefels apudas al belega areo de aparta natura valoro, la Ljobregata riverdelto kiu pluvivas ambaŭflanke de la kurejoj de la flughaveno. Ĝi entenas tamen, tute aparta natura areo, “Olla del Rei(pr. Olja del rej)”, ‘esperante Reĝa kaldrono’, areo kiu taŭgas kiel portempa haltejo al amaso de migrantaj birdoj kiu akceptas diversajn speciojn de tute malsimila faŭno.

Temas pri urbo kun proksimume 70.000 enloĝantoj kun aparta lingvodiverseco kaj malsimileco de homgrupoj kiujn ĝi gastigas. Diversa urbo, ĉefe turisma, kiu trovis sian lokon en Malsupra Llobregat kiel kultura urbo kaj kun historio kiun vi povas malkovri en la jena ligilo.

Unu el la urbanoj plej reprezentativaj de la esperantistaro, Ramon Fernàndez Jurado, nelacigebla batalanto por rajtoj kaj libereco, esperantisto kaj respublikano, vivis ĉi tie dum multaj jaroj kaj estis municipa skabeno.