DOSIERO POR LA GAZETARO (en la kataluna)

   

RECENZOJ

ESPERANTO USA nr. 1/2001 (february 2001) page 7

RECENZO EL MONATO PRI SOJLE DE LA KLARA TEMP

KATALUNA GRUPO KAJ TIEL PLU KONCERTIS EN TULUZO

"ESPERANTO AKTUELL 2/01" (la bulteno de la Germana Esperanto-Asocio)

RECLAMS, Okcitana revuo el Gaskonio

ESPERANTO USA nr. 1/2001 (february 2001) page 7

Komence lasu min konfesi mian fanatikemon al etna kaj korteza mezepoka muziko de suda Eŭropo, kiu troviĝas plejparte en tiu ĉi albumo. Mia familieco kaj emo al tiuj stiloj disponigas min profunde ĝui la sukseson traduki tiujn stilojn al la lingvo internacia. Do emiciigas min la ebleco raporti ke tiu grupo de katalunaj muzikistoj bone elektis ilian materialon, tradukis ĝin poetike kaj developis ĝin artiste kun feliĉa brila kaj entusiasma bilanco. 

La albumo komenciĝas per kanzono en alia "internacia lingvo": senvorta muziko, tie iu nomata "cantiga" laŭ la tradicio el mezepoka Hispanio. Registrigo uzanta gitaron kaj violonon plure menciante temon kontraŭ pumpeca ritmo de mana perkutilo. Bela komenco.

La du sekvantaj temoj estas el la trobadora tradicio de Okcitanio. Ambaŭ prezentas bonan pruvon ke latinida poezio kaj liriko bone transiras al esperanto. Kiam najtingalo kantas kaj Sojle de la klara temp' kaptas perfekte la aromon de la trobadora korteza amo en la printempo de antikva eŭropa renaskiĝa gloro. La ĉefa kantisto (kies identeco ne estas specifita en la kuna broŝuro) kavas nuancitan voĉon inda al tiu stilo.

La du sekvantaj estas vere ekzotikaj kanzonoj el la judkataluna tradicio kiuj konservis lingvomiksaĵon: Malfermu belulino originale estis en la sefarda (latinida lingvo paralela al la ĝermana jida), kaj Al fianĉ' kies refrenoj en la hebrea sekvas katalunajn versojn.

La muzikistoj prezentas aromon de ekzotikaj spicoj en iu harmonia miksaĵo kiuj kortuŝos eĉ al tiuj kiuj neniam aŭdis tiun riĉan fonton de cigana tradicio.

Tiam Kaj Tiel Plu prezentas tri tradiciajn kantojn, du katalunaj kaj unu okcitana. Ili finas la albumon per patriotisma kanzono el la hispana civila milito. Tiu ĉi lasta grupo de kanzonoj havas pli da hispanan aromon ol la aliaj pecoj: mi troviĝas sonĝante je paella kaj Freixenet kiam mi aŭdas ilin. Al tiuj kiuj ne konas tiujn muzikstilojn, mi diru, ĝenerale, ke la melodioj estas dolĉaj maj memoreblaj, la aranĝoj tutsimple elegantaj kaj la ritma fundo emociiga. Subtile mi povus diri ke la instrumentaro ne estas "vera" pro la uzo de gitaro anstataŭ liuto, kaj de violono kaj violonĉelo anstataŭ vieloj; sed tio estus fandi harojn, ĉar tio estas fakte suksesa transporto de antikva poezio al moderna lingvo kaj paralele ankikva muzika stetiko al modernaj instrumentoj.

Mi ĝojas ke la eldonistoj inkluzivis ĉujn tekstojn ankaŭ en la originalaj lingvoj. Tio estas mirinda helpo al lingvamantoj interesitaj en antikvaj iberiaj lingvoj.

Miko SLOPER (Berkeley, CA [t.e. Kalifornio])


RECENZO EL MONATO PRI SOJLE DE LA KLARA TEMP

Naŭ-kataluna ensemblo, Kaj Tiel Plu, prezentas naŭ kantojn flute kaj mandoline, perkute kaj violone, violonĉele kaj, evidente, voĉe. Temas pri kantoj grandparte mez-epokaj, el la tempo trobadora aŭ trubadura, ĉefe katalunaj kaj okcitanaj, sed ankaŭ po unu kastilia, sefarda kaj judkataluna, kaj eĉ unu popolkanto el la hispana interfrata milito (1936-1939). Korteza amo estas la komuna temo, kaj sendube tiu ĉi disko tre taŭgas kiel esperanta enkonduko al tia kaj tiama muziko por personoj, kiuj ĝin ne konas. Apud la kantata esperantigo, en la kajero legeblas la tekstoj en la originalaj lingvoj. Videblas, ke foje oni tradukis maltro fidele kaj tro rapide (ekzemple, "paflineo"; anstataŭ "paflinio", aŭ versfina apostrofita akuzativo).

Jorge Camacho

KATALUNA GRUPO KAJ TIEL PLU KONCERTIS EN TULUZO

Por digne festi la naskiĝtagon de D-ro L.L. Zamenhof, esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo invitis bonegajn muzikistojn al publika prezento, la 16an de decembro 2000.

KAJ TIEL PLU, konsistanta el ok junaj muzikistoj el Barcelono, specialiĝis en la trobadora stilo. Ĝi prezentas tradiciajn kantojn el Katalunio, Okcitanio, Iberio kaj eĉ el sefarda kulturo (de la elhispaniaj judoj en diasporo)
Tiun vesperon en Tuluzo, nur 6 grupanoj povis ĉeesti, MĂłnica, Elena, Xavier, Josep- Maria, Ferriol kaj Pau.
La publiko ĉeestis multnombra, tute plenigante la salonon de la Junular-Kulturdomo, kaj varme aplaŭdis ĉiujn kantojn, ĉiam pli kortuŝajn.
Diversajn temojn havis la kantoj, korteza amo, prizonoj, konsiloj al juda novedzo, pilgrimado al Montserrat, eĉ la hispana civila milito (La Fronto de Gandesa) kaj finfine okcitanaj kantoj Los caulets kaj Se Canta.
Por prezenti la kantojn, foje por traduki, pluraj lingvoj estis uzataj, krom esperanto: okcitana kaj franca.
La muziktekniko de Kaj Tiel Plu miksas voĉon, solecan aŭ duopan, melodiajn instrumentojn - fluto, violono kaj violonĉelo -, kaj perkutilojn: tamburino, ĝembeo, kaj gitaro.
La rezulto kortuŝis la aŭskultantojn ĝis emociiĝo.

Dum la unua parto de la koncerto, itala kantisto Gianfranco MOLLE prezentis siajn kanzonojn en esperanto. 
Sin akompanante per gitaro, Gianfranco interpretis proprajn kanzonojn, pri amo, milito, vjetanama patrino, la verda ĉapulino -kiun manĝas lupo -, esperanto-movado kaj ties ridindaĵoj, kaj ĉe la fino poemo de Marjorie Boulton pri paco.

Komenciĝis la vespero per festa manĝo, el fiŝo, salatoj, tortoj kaj desertoj hejmfaritaj de tuluzaj esperantistoj, kiun frandis esperantistoj kaj simpatiantoj.
Nur la koncerto estis malferma al ĝenerala publiko, kiu tiel malkovris iom da nia lingvo, kaj povis pluinformiĝi ĉe informa tablo.

Claude FRESSONNET kaj Jeanne-Marie CASH

"ESPERANTO AKTUELL 2/01" (la bulteno de la Germana Esperanto-Asocio)

Mi devas averti vin: Ĉifoje la albumo, kiun mi recenzas, ne enhavas rokmuzikon, sed ion tute alian! Oni povus kiel unua priskibo diri, ke temas pri popolkantoj el Hispanujo. Kvankam la vortoj "folkloro" kaj "popola muziko" tradicie indikas muzikspecojn, kiujn junuloj kiel mi ne tre ŝatas kaj plej ofte trovas eĉ sufiĉe enuigaj, tiu ĉi verko vere kaptis mian atenton! 

Kiam mi aŭskultas la KD-n "Sojle de la klara temp'", en mian kapon venas bildoj de la mezepoko, kiel mi imagas ĝin laŭ filmoj kaj fantaziaj libroj; do kun tre romantikaj kaj elegantaj elementoj kaj ne, kiel mi racie imagas ĝin post la historiaj lecionoj en la lernejo. Nur unu kanto pensigas min pri io tute alia, nome pri ribelado kontraŭ diktaturoj. 

La bravaj bardoj, kiuj muzikas, nomiĝas "Kaj Tiel Plu" kaj estas okopa (!) muzikgrupo el Katalunujo. Kvalite ilia muziko estas komparebla al tiu de la plej famaj Esperanto-muzikgrupoj Persone kaj Kajto. La sono bonegas, kaj la voĉoj estas plejgrandparte tre klaraj kaj bone kompreneblaj. Ĉio ĉi ne tiom mirigas, se oni scias ke la grupo en sia origina konsisto kiel duopo fondiĝis jam en 1986 kaj dum la jaroj daŭre plukreskis. Kiun oni aŭdas do estas spertaj muzikikistoj kaj ne iuj absolute freŝaj amatoroj.

Ĝojigas ke ili trovis bonan balancon inter ritmo kaj melodio, inter baladaj kaj pli dancigaj kantoj. La repertuaro de "Kaj Tiel Plu" enhavas Okcitanajn, Katalunajn, Kastiliajn, trubadurajn, Judkatalunajn kaj Sefardajn kantojn. (La Sefardoj estis mezepokaj Judoj, loĝantaj en - aŭ venantaj el - Hispanujo aŭ Portugalujo.) Unu kanto fakte venas el tute alia tempoperiodo ol la ceteraj, nome el la Hispana civila milito, tamen ankaŭ ĝi estas popolkanto.

Entute "Sojle de la klara temp'" do montras al la aŭskultanto multajn diversajn kulturojn. Des pli mi ĝojas pri la fakto, ke oni metis ĉiam, kaj la tradukitan, kaj la originalan version de ĉiu kantoteksto en la KD-kajereton. Tre plaĉas ankaŭ la ilustraĵoj, precipe sur ambaŭ flankoj de la KD-ingo. Tiun ĉi Esperanto-albumon mi entute ege ŝatas, ne nur pro sia alta muzikarta nivelo, sed ankaŭ ĉar ĝi estas interesa por mi kiel Esperantisto, vekante atenton kaj intereson pri aliaj lingvoj kaj kulturoj.

DJ Kunar

RECLAMS Okcitana revuo el Gaskonio

La nomo ne estas tre okcitana, sed ili disvastigas la okcitanan.

Iam mi aŭdis svisan lingviston, Lausanne, kiu klarigis, ke esperanto estas pli parolata en Azio ol en Eŭropo, ĉar ĝi estas rimedo por mortigi la lingvan monoteismon (ne, ne diru al mi ke mi pensas pri la francoj, ĉar ekzistas ankaŭ la angloj): per la lernado de facila lingvo, esperanto, oni multobligas la soifon pri lingvaj konoj, por la bono de ĉiu loĝanto de nia planedo. Ĉar lerni lingvojn estas facile [1]!

La grupo elektis revivigi katalunajn kaj okcitanajn kantojn, ligitajn al mezepokaj muzikoj (en militaj tempoj tio plezurigas kaj servas al paco).

La kreaĵo estas kataluna, el la princlando (Barcelono). La distribuo estas okcitana (Dònavila). Do jen afero okcitan-kataluna!

Kaj kiam oni parolas pri mezepoko, oni parolas pri la Aragona Reĝlando. Ni aŭdas ĝin klare en la tuta KD, tiu perdita regno.

"Sojle de la klara temp'" estas la unua KD de la grupo. La grupo kreiĝis en Montpeliero en 1998 okaze de la Universala Kongreso de esperanto.

Kaj, post tiuj klaraj tempoj, ni perdis forton en Okcitanio; plejcerte pro tio la KD finiĝas per versio el popolkanto de la Hispana Milito, "En la fronto de Gandesa".

Kion oni devas konsili al vi? Aĉetu tiun KDon!

Jacme Delmas


[1] Krom la franca, ĉar francoj estas tiel komplikaj!