Jaume Viladoms i Valls

Jen raporto pri la esperantista flanko de Jaume Viladoms i Valls (1898-1978). Laborista aktivisto kaj disidento de la reĝimo de Franco, Viladoms dediĉis sian vivon al instruado de sciencoj kaj humanismaj studoj, ĉefe al proletaro, kaj tial li estis persekutita de la frankismo. Ĉi-jare, okaze de la 50-a datreceno de la lernejo Jaume Viladoms, la urbo Sabadell omaĝas lin, kaj la skipo de KIS-TV kunlaboris al la omaĝo per la kreado de tiu ĉi filmeto.

La pasintan ĵaŭdon la 17an de aprilo je la 19a horo kaj kadre de la solena teatro Principal de la urbo Sabadell, okazis cerimonia omaĝo al Jaume Viladoms i Valls. Laŭ la titolo "Jaume Viladoms, instrua pasio", homoj konintaj persone la omaĝitan instruiston atestis kaj prelegis pri la diversaj flankoj de tiu homareca homo, kiu estis fondinto kaj motoro de la lernejo en Sabadell nuntempe nomata Jaume Viladoms. Krom liaj emoj socialisma, muzikŝatanta kaj instruema, oni reliefigis la esperantistecon de Viladoms, pri kiu Llibert Puig prelegis kaj pri kiu tiu ĉi filmeto estis spektigita. Kiam li estis 8-jara, Jaume Viladoms i Valls, jam parolis Esperanton, kaj 9-jara li jam korespondis kun tutmondaj esperantistoj. Li estis marksisma aktivulo kaj li havis grandan kapalon memlerni, pro kio li estis altnivela instruisto pri sciencoj kaj humanismaj studoj. Li instruadis matematikon, fizikon, metalurgion, al laboristoj post la labortempo, kaj al kiu ajn deziris lerni. La faktojn instrui en la kataluna kaj instrui malpermesitajn fakojn kiel Esperanton kaj materiismon, kondukis lin en malliberejon, kie li daŭre instruis. En Sabadell, la kvanto da lernatoj plinombriĝis tiel, ke li devis trovi novajn ejojn. Finfine li povis krei la lernejon Delta, nuntempe nomata Escola Jaume Viladoms, kiu ĉi-jare festas sian 50an datrevenon.