Programo

La programo de la ĉi-jara kongreso traktos la temon "ŝancoj de enmigrado". Inter la konfirmitaj prelegontoj elstaras la hungar-franca tradukisto kaj interpretisto István Ertl, la verkisto Jorge Camacho kaj la kongolanda muzikisto Zhou-Mack Mafuila. Pri la kongrestemo ni interŝanĝos spertojn kaj strategiojn kun lokaj asocioj.

Jorge Camacho, István Ertl kaj Zhou-Mac Mafuila

Elstaras en la distra programo koncerto de la kongolanda reggae-isto Zhou Mack Mafuila. La loka esperantista bando Kaj Tiel Plu kaj aliaj kulturaj grupoj de la urbo ankaŭ partoprenos en la kongresa programo.

Semajnon antaŭ la kongreso, okazos antaŭkongreso en Casal de Barri les Esmandies kun esperanto-lecionoj, prelegoj kaj koncertoj.

Elŝutu la kompletan programon de la kongreso (PDF).

Vidu la eventojn de la antaŭkongreso.

 

Tradiciaj gigantoj kaj nanoj de Mataró. Foto: enguany

 

Organizas:

EsperantoCAT

Sekvu nin ĉe:

Facebook