Programo

Elŝutu la provizoran programon (PDF).

Elŝutu la kongreslibron (PDF).

Omaĝo al la D-ro. Zamenhof / Unesko-Jaro

Akceptado ĉe la Magistrato / Salutvortoj de Urbestro kaj KEA Prezidanto
Homaĝo al nia iniciatinto en la kataluna kun traduko esperanten / Xavi Alcalde kaj Alfons Tur: "Pacistoj en mondo eterne militanta, en la centjariĝo de la morto de Zamenhof"
La infanoj de la Lernejo recitos poemon de Benet Rossell en la kataluna, rumana, araba, hispana kaj Esperanto
La Aĵera Koruso kantos la himnon La Espero

Prelegoj, debatoj, prezentadoj kaj similaj

- Prezento de: Tagoj kaj ruinoj, la ekzilo de Jaume Grau Casas, kompilinto de Kataluna Antologio / Miguel Fernández, Pedro Sanz kaj Joan Inglada.
- Stellumo kaj malhela ĉielo / David Galadí
- Prezentado de planetaria sesio ĉe Okulo de Montsec / Amri Wandel
- Observada sesio en la Parko de Teleskopoj / David Galadí
- Prezento de la kongreshomaĝatoj Manuel de Seabra kaj Benet Rossell + Origino de Montsec-montaro / Joan Inglada
- Esperanto per scienco kaj scienco per E-o / Amri Wandel
- Prezentado de planetaria komputil-programo HNSKY / Ramon Perera, Antoni Clavell
- Astrobiologio kaj ekstertera vivo, scienca evidenteco / Amri Wandel
- Babilu kun la aŭtoro pri liaj poemoj / Jorge Camacho
- Prelego-kolokvo - Sennaciulo: ĉu senlima libera esprimado? / Pedro Sanz
- Laŭplana malnoviĝo, ekonomia kresko kaj kredito / Benito Muros (en la hispana)
- Ĉu eksterteraj vizitantoj? Ekzkluziva intervjuo kun Idovi Daa / Abel Montagut
- Gvidata vizito en Esperanto al la Kapitula Preĝejo / Esther Inglada
- Incubus: reeldono de la dua filmo en Esperanto / Christian Aguilera Couceiro, Carles Vela
- Dioj, homoj kaj robotoj / Miguel Gutierrez
- En la radikojn de anglalingva tutmondiĝo: pra-kolonia lingvopolitiko en Havajio / Rubeno Fernández
- 525a datreveno de la 1a vojaĝo de Kolumbo; la ekspansio de la konata mondo / Jordi Bilbeny (en la kataluna)
- Debato: Esperanto kaj Socio. Defioj / Michael Boris - Amri Wandel, debatestro: Joan Inglada

Aliaj programeroj

- Enkonduko al Esperanto I, II kaj III (3 tagoj, 5,5 horoj + konversaciilo) / Pedro M. Martin Burutxaga
- Eksterordinara asembleo de KEA
- Laborrondo pri legado kaj/aŭ verkado de poemoj (2 tagoj)/ Jorge Camacho
- Prezento de la vinoj "UNUA" kaj "JUNA". La plej freŝa historio de la Kelo Mas García Muret kaj Esperanto / Jordi Garcia-Muret
- Mazzi: sesio por infanoj / Esther Inglada
- Lucia kaj la blua planedo, (aĵera eksterterulino) / Esther Inglada
- Internaciaj popoldancoj / Mon Cardona
- Placa balo / Kaj Tiel Plu
- La leono kaj la muso / Esther Inglada
- Ferma Koncerto / Kaj Tiel Plu
- Frateca kaj adiaŭa tagmanĝo

Post-Kongreso (sabate posttagmeze kaj dimanĉe matene)

3 ekskursoj al Interkrutejo Mont-rebei (motorboata navigado); sabate matene kaj posttagmeze.

Motorboata navigado

Aliaj eblecoj estas piediradaj ekskursoj tra la Romia Vojo aŭ al la Ermitejo Mare de Déu de Pedra (Nia Sinjorino de la Ŝtono), al kiuj vi povos aliĝi je via alveno.


Romia Vojo

Ermitejo de la Mare de Déu de Pedra

Vidu plurajn eblecojn en la retejo www.montsecactiva.com
Aliaj ekskursoj haveblaj ĉe www.ager.cat
Enkonduko al paraglisado, kun ŝvelado de veloj.
Tandema paraglisado kaj / aŭ deltaplanado
http://www.entrenuvols.com/,
http://www.zenithaventura.com/

Astronomia festivalo de Montsec (katalune/hispane)

Àger havas instalaĵojn por ludi piedpilkon 7 kaj rakedojn (Padel-sporto) kaj MTB-centro.
Ebla geologia ekskurso

Elstaras en la distra programo la koncerto de la kataluna esperantista bando Kaj Tiel Plu

KTP-Mataró-2015

 

Kaj Tiel Plu-mar