La gastejo Espluga de Francolí Xanascat situas en la regiono Conca de Barberà, pli specife en domareto konata kiel Les Masies, kiu estas surpiede de la montareto de Prades, ene de la Natura Loko kun Nacia Intereso de Poblet. Alivorte, ĉe la gastejo mankos al ni nek naturo nek kampara etoso!
Krome, ĝi estas tre proksime de unu el la plej gravaj arkitekturaj kaj historiaj heredaĵoj en Katalunio: la Monakejo Santa Maria de Poblet, kiu troviĝas apude.
La gasteja konstruaĵo estis konstruita fine de la 19-a jarcento. Ĝi havas tre surprizan historian ligon kun la Hispana Enlanda Milito: en ĝi okazis en 1938 la oficiala adiaŭa ceremonio de la Internaciaj Brigadoj, kiuj estis aro de tutmondaj homoj kiuj venis en Hispanion por bremsi faŝismon dum la milito. Tio faras ke ĝi estu perfekta loko por okazigi kontraŭfaŝisman, internaciisman kaj katalunisman junularan esperantistan renkontiĝon 85 jarojn post la fino de tiu sanga milito.
La gastejo estas strukturita laŭ tri niveloj: la unua grupigas la libertempajn areojn, parkumejon kaj naĝejon; la dua situas ĉirkaŭ interna korto, kie troviĝas la laborĉambroj; kaj la tria konsistas el teraso, la enirejo al kelkaj el la loĝĉambroj, la manĝoĉambro kaj la akceptejo.
Kiel alveni?
Vi povas legi pri la transportebloj en la sekcio pri Oftaj Demandoj, ĉe la demando “Kiel mi povas alveni al la gastejo?“.
This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.
Strictly Necessary Cookies
Strictly Necessary Cookie should be enabled at all times so that we can save your preferences for cookie settings.
If you disable this cookie, we will not be able to save your preferences. This means that every time you visit this website you will need to enable or disable cookies again.