Se vi parolas Esperanton aŭ vi komencis lerni ĝin, ni invitas vin aliĝi al ni por povi esti parto de nia komunumo, kaj krome tiel subteni la junularan Esperanto-movadon kaj nian agadon.
Estas du tipoj de membro de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ):
Plenrajtaj membroj
Ili pagas etan jarkotizon kaj havas ĉiujn avantaĝojn kaj profitojn de membroj de KEJ, ebligante per sia subteno ke la asocio povu disvolvi sian agadon. Aliĝi al KEJ kiel plenrajta membro igas vin membro ankaŭ de la Kataluna Esperanto-Asocio.
Simpatiantaj membroj
Temas pri senpaga opcio por junuloj kiuj volas partopreni en KEJ sed ili ne povas aŭ ne volas iĝi plenrajta membro. Ili apartenas al la komunumo de KEJ, sed sen kelkaj el la avantaĝoj, kiel rabatoj, subvencioj, la revuo…
La jaraj kotizoj de plenrajtaj membroj dependas de la aĝo kaj de tio, ĉu ili volas ricevi la sesmonatan revuon “Kataluna Esperantisto” papere en la hejmo aŭ bite:
| Aĝo | Jara kotizo sen papera revuo (PDF) | Jara kotizo kun papera revuo | Simpatiantaj membroj |
| ĝis 17 jaroj | 0 € | – | 0 € |
| de 18 ĝis 25 jaroj | 14 € | 20 € | 0 € |
| de 26 ĝis 35 jaroj | 20 € | 26 € | 0 € |
Jen la avantaĝoj de plenrajtaj kaj simpatiantaj membroj:
