Programo kaj horaro

Ekskursoj, debatoj, teatro, ludoj, prelegoj, muziko,… Ĉio ĉi atendas vin en RenKEJtiĝo 2024 en L’Espluga de Francolí!

La temo de RenKEJtiĝo 2024 estas Historia Memoro. Ĉi tiu temo tre kongruas kun la gastejo, ĉar ĝi estis la scenejo de la adiaŭo al la Internaciaj Brigadoj dum la Hipana Enlanda Milito. Ni neniam ĉesu lerni kaj memori la pasintecon, ĉar koni la Historion estas esence por konstrui vivindan estontecon.

Programtabelo

Ekskursoj

Promenado al Tossal de la Creu:
Vendrede, la 23-an de Februaro ekde la 16h00, elirante el la Gastejo Xanascat de l’Espluga de Francolí, ni okazigos promenadon al Tossal de la Creu, vizitinda naturejo kie oni povos profiti por ĝui la vidindaĵojn de la urbeto Vimbodí i Poblet, L’Espluga kaj la Monaĥejo de Poblet. Revenante, ni prenos alian vojon kaj iros reen al la gastejo, atingante ĝin proksimume je la 18h30. La partopreno en ĝi estas tute senpaga!

Ekskurso al Monaĥejo de Poblet:
Dimanĉe, la 25-an de Februaro ekde la 10h00, elirante el la Gastejo Xanascat de l’Espluga de Francolí, ni ekigos la promenadon per la vojo al Monaĥejo de Poblet! Unu el la plej gravaj arkitekturaj kaj monaĥaj kompleksoj en Eŭropo, dum jarcentoj la abatejo fariĝis proksima kaj grava ligo al la historio de Katalunio. Aldone, la vizito estos gvidata per niaj ĉiĉeronoj Jordi Solsona kaj Jordi Calafí, aktivuloj en la junulara eo-movado. Revenante oni atingos la gastejon je la 12h-12h30 por preni la bagaĝon. La prezo por enigi la monaĥejon estas 6,50€ por studentoj kaj 8,50€ por ne studentoj, pagita kune kun via kotizo.

Prelegoj

«Stefan Zweig, eŭropa verkisto»

Prelego de Arno Lagrange. Ni ekkonos la verkiston Stefan Zweig, lian vivon, lian verkaron kaj liajn ecojn homajn psikologiajn, filozofiajn, kun emfazo de lia humanisma sinteno, sin difinante ne kiel iu naciano, sed keil eŭropano, kaj eĉ mondcivitano.

La prelegon gvidas aro da bildoj: personaj fotoj, portretoj, frontpaĝoj de libroj, mapoj, skemoj kiuj helpas konatiĝi kun la travivaĵoj de la aŭtoro, kaj komprenigi la apartajn ecojn de lia verkaro.

«La internaciaj esperantistoj en la hispana milito»

Prelego de Javier Alcalde. La germano Ludwig Renn, la dano Åge Kjelsø, la italo Piero Pasquotti, la skoto Sidney Quinn, la sloveno Matija Gržina, la ukraino Owadja Kupperman, la bulgaroj Nikola Mladeno kaj Mikaelo Langof, la poloj Władysław Lekowski, Jakub Aronowicz kaj Józef Tennenbaum, la rumanoj A. Berlo, Mechel Stanger lak Berl Kurtz, la aŭstroj Franz Jaritsch, Franz Heiderer, Franz Schick kaj Eduard Pfeifer, la francino Marguerite Aspès, la anglino Winifred Bates…

Kiuj estis la internaciaj esperantistoj, kiuj venis al la hispana milito? Kiom da ili estis? El kiuj landoj ili venis? Kian ideologion ili havis? Kiomgrade Esperanto gravis en ilia sperto?

Ni provos respondi tiujn demandojn pere de serio da vivovojoj, kiuj entute evidentigas la diversecon, sed ankaŭ la viglecon de tiu komunumo de transnaciaj idealistoj, montrante samtemtempe iujn komunajn tendencojn.

Ateliero

«Starigi studentan E-klubon: eĉ vi povas!»

Ateliero de Albert S. Garrido. Oni diras, ke lernejoj estas kreskejoj kaj florejoj de ideoj kaj interesoj. Ĉu Esperanto kresku kaj floru ankaŭ en via lernejo? Kiel komenci la kompleksan procezon fondi kaj poste vivteni studentan klubon? Partoprenu en ĉi tiu mallonga ateliero por doni al vi la puŝon ĝuste en tiun direkton, ĉar eĉ vi povas starigi la vian.

Filozofia debato

«Preter pacifismo: etiko en tempoj de milito»

Pacifismo estas unu el la ideoj historie asociitaj kun la Esperanto-movado kaj la interna ideo de Esperanto. Kune ni rigardos la evoluon de la percepto de pacifismo kaj ĝia kritiko. Ni konsideros ĉu kaj kiam mortigo povas esti morale pravigita kaj legos tekstojn de elstaraj filozofoj tradukitaj speciale por ĉi tiu okazaĵo.

Ludsesio

Sabaton, danke al la kunlaboro kun Associació ĜUO el Reus, ni havos vesperan ludsesion pri rolluloj en Esperanto! Krome, samtempe disponeblos trinkejo en la sama loko.

Niaj partoprenantoj havos la eblecon ludi premiere unikan novan rolludon kreitan de Toni Espinosa originale en Esperanto: Tempogardistoj. Li estas fondinto de la asocio pri tabloludoj kaj Esperanta kulturo ĜUO, kaj iĝos ludestro dum la ludvespero.

Dum la vespero la Salono KEJ iĝos ludejo kie eblos ludi 3 malsamajn rolludojn en Esperanto kreitajn de la asocio Ĝuo (inkluzive de Tempogardistoj), sed ankaŭ estos disponeblaj multaj aliaj tabloludoj. Vi eĉ povas kunporti proprajn ludojn!