ÀGER - MONTSEC: PRETER LA LIMOJ!

Krom la observatorio kaj la planetario, Montsec estas tre riĉa mikrokosmo, tiel faŭne, kiel flaŭre kaj ĉefe geologie. Tial, septembre-2016 Montsec-Tremp-baseno prezentis sian kandidatecon por iĝi la dua kataluna geoparko kaj ĉi-jare ni scios ĉu ĝi estas akceptita de la Unesko Monda Reto de Geoparkoj.

Ene de Astronomia Parko Montsec (PAM) troviĝas Montsec Astronomia Observatorio (OAdM), kiu ĵus pasintjare, kunlabore kun la projekto XO, eltrovis sian unuan ekzoplanedon (planedo ekster la Sunsistemo).

Montsec Astronomia Observatorio

Ankaŭ pasintjare, mortis loka internacia artisto, Benet Rossell, kiu elstaris pro siaj mikro-artaĵoj. Li opiniis ke:

Kiu estis Benet Rossell?

Kaj tiusence, Amri Wandel, en artikolo pri astrobiologio, elŝutebla ĉi tie, diris: «Evoluo de vivo estas ofta fenomeno en la Kosmo. Sed kiel komenciĝis tiu vivo eblas verŝajne koni ne per teleskopo sed per mikroskopo».

Pravigo: La malkovro far OAdM de ĝia unua ekzoplanedo kaj la forpaso de aĵera internacia artisto Benet Rossell instigis nin antaŭenirigi projekton kiun Kataluna Esperanto-Asocio enhavis ekde la inaŭguro de PAM, t.e. organizi la Katalunan Esperanto-Kongreson en Àger, pro tio ke, unuflanke, unu el la ĉefaj Esperanto-urboj en Katalunio estas Sabadell kie pluraj esperantistoj estas membroj, preskaŭ fondintaj de la Astronomia Societo de Sabadell kaj aliflanke ĉar estas internaciaj profesiaj astronomoj kiuj tre bone konas la instalaĵon de PAM.

Temfadeno de la kongreso: Ni havas cerboŝtorman procezon ankoraŭ malfermita kaj iom-post-iom ni konstruas la konceptan mapon. Se Àger malkovras novan ekzoplanedon, la unuan "nian", dum forpasas Benet Rossell, kiu enkadrigas sian laboron en la paradokson inter "mikro" kaj "makro", siaj mikro-mondoj kaj sia Arbre paer (Paca arbo), ni decidis ke ni volas iri preter ĉiuj enkadrigoj.

Arbre paer (Paca arbo)

Nu, ĉi-kongrese ni esploros la limojn de nia deveno, t.e. la origino de Montsec. Krome, ĉi-jare estas la palindroma 525a datreveno de la eltrovo de Ameriko, sub la iniciato de gravulo, Kolumbo, ankaŭ traktita de Benet Rossell. Ni ankaŭ esploros la rompon de la limoj de la konata mondo, la limojn de la homa rezisto antaŭ la militoj, la limojn de la esprimo pere de la poezio kaj la arto, ĝenerale, kaj la universaj limoj. Sekve, la kongresa temo estas: Àger - Montsec: preter la limoj.

Fakte, Esperanto estas lingvo preter la limoj de naciaj lingvoj, lingvo apartenanta al neniu ajna lando, lingvo provizanta realan egalecon pri internacia komunikado.

Ni pritraktos la limojn interne de la Sunsistemo, geologiajn, geografiajn, homsuferajn, konsumismajn, esprimajn, sensajn, t.e. la endolimojn kaj preter nia stelsistemo, ni eksponos ekzolimojn kiel la ekzosciencfikcion, la stellumon kaj la ekzovivon (la vivo ekster nia Sunsistemo).