Invito

La Kataluna Kongreso de Esperanto estas la ĉefa aranĝo de la kataluna esperantistaro okazanta ĉiun duan jaron, sed kiu mankas jam de preskaŭ kvin jaroj pro la pandemio, kiu frustris la planitan kongreson en Lluc, en la Majorka insulo.

Ĉi-jare kaj tre volonte, ni okazigos la tiom longe sopiratan renkontiĝon en la urbo Castelldefels dum la Pentekosta semajnfino, de la 3a ĝis la 6a de junio, datojn kiujn ni fiksos por estontaj kongresoj.

La kongrestemo elektita, BioDIVERSECO lingva tre taŭgas por epoko kaj mondoparto speciale sentema al la minacoj al tiuj diversecoj kiuj, finfine, muldis nian pasintecon kaj agordas nian estontecon.

Tiu-ĉi kongreso estos plursence eksterordinara. Pro la longa atendo, pro la epoko kiam ĝi okazos, pro la fakto ke ni troviĝos en la urbo de la karmemora Ramon Fernàndez Jurado kaj pro tio ke la graveco de la podiuloj estos malfacile superebla.

Tute maloftas trovi en la sama programo du lingvajn akademiulojn, unu el la Akademio de Esperanto kaj la alia el la Kataluna Akademio, kaj ne nur membro sed la Prezidanto mem! Aldonu la plej trafajn spertulojn pri socilingvistiko kaj ekologio katalunaj kaj esperantistaj kaj spicu la tuton per la spurlasantaj aŭtoroj. Ne malhavebla okazaĵo.

Partoprenu kaj ĝuu unikan etoson! Ni atendas vin en Castelldefels,

Òscar Puig i Cánovas
Prezidanto
Kataluna Esperanto-Asocio