Universitatoj

KEJ ĉe la Universitatoj

En la Kataluna Junularo de Esperanto (KEJ) ni havas tre aktivan ĉeeston ĉe la universitatoj de Barcelono. Pro nia junulara eco, multaj el niaj membroj studas tie. Danke al tio, ni sukcesis profiti la eblojn, kiujn la universitata mondo ofertas al ni: subvenciojn, spacojn, teknikan subtenon kaj videblecon, por atingi studentojn, kiuj volas malkovri nian lingvon kaj nian movadon.

El ĉiuj la aktivaĵoj kiujn ni okazigas en universitatoj, elstaras sendube la kursoj, kuuj permesas, ke ĉiu interesita studento povu komenci lerni nian lingvon en alirebla maniero. Kaj tio ne limiĝas al pasema kaj baza lernado: kelkaj studentoj de tiuj kursoj poste daŭrigas la lernadon de Esperanto kaj partoprenas niajn agadojn, integriĝante en la asocio kaj fariĝante parto de nia movado.

Universitat Pompeu Fabra

Ĉe la Universitato Pompeu Fabra ni estas oficiala studenta asocio ekde 2024. Tio ebligis al ni ofte partopreni en la asocia vivo de la kampuso, ekzemple en la kunvenoj de la komisiono de studentaj asocioj aŭ en la asociaj foiroj, kie ni sinprezentas al studentoj kaj kreskigas la intereson pri Esperanto inter ili.

Krome, jam de pluraj jaroj ni organizas tie enkondukajn kursojn de Esperanto, kiuj estas vera enirejo por multaj novaj KEJ-anoj, kiuj iĝas poste parto de la asocio kaj de la esperantista movado ĝenerale. Entute, ĉe la UPF ni organizis tri kursojn —krome, subvenciitajn de la universitato.

Fine, ĉe la universitato ni ankaŭ disponas je oficejo, kiun ni uzas por gardi materialojn kaj faciligi la loĝistikon de niaj agadoj.

Universitat Autònoma de Barcelona

Ĉe la Aŭtonoma Universitato de Barcelono ni estas oficiala studenta asocio ekde 2025. Tiu paŝo malfermis al ni la pordon por komenci organizi tie agadojn pli facile. Ni jam organizis enkondukan atelieron pri Esperanto kaj lanĉis bazan kurson de du monatoj, ankaŭ subvenciitan de la universitato. Tio estas tre promesplena komenco, kaj ni estas konvinkitaj, ke nia agado ĉe la UAB kreskos jaron post jaro.

Universitat de Barcelona

Fine, ĉe la Universitato de Barcelono, kvankam ni ankoraŭ ne estas oficiala asocio, ni ankaŭ faras agadojn. Klara ekzemplo estas la enkonduka kurso de Esperanto, kiu jam havis du eldonojn ĉe la UB kaj helpis al ni doni videblecon al KEJ kaj proksimigi Esperanton al novaj studentoj de tiu universitato.

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.