La kataluna signolingvo

La Kataluna Signolingvo (KSL) estas lingvo de surdaj kaj surdblindaj homoj en Katalunio. Ĝi estas natura lingvo funkcianta laŭ gestoj kaj ĝiaj signantoj uzas ĝin kiel lingvan sistemon por socia kaj kultura interkomunikado. Ĝi ankaŭ estas la lingvo uzata de ties familianoj kaj proksimuloj.

Kiel ĉiuj aliaj signolingvoj de la mondo, la Kataluna Signolingvo plenumas ĉiujn komunikajn funkciojn kaj, kiel ĉiuj vivaj lingvoj, ĝi havas proprajn karakterizaĵojn. La kataluna signolingvo evoluis kaj evoluas konstante. Ĝi ricevas influojn de aliaj signolingvoj, kaj eĉ de parollingvoj, kaj ĝia vortaro estas konstante riĉigita de novaj signoj laŭ la socia kaj teĥnologia evoluado.

Rimedoj

Vortaro de la kataluna parollingvo al la kataluna signolingvo (vidu ĝin aŭtomate esperantigita)