Asocia aliĝilo
Ĉi tiu formularo servas por aliĝi al la Kataluna Esperanto-Asocio. Se vi aĝas malpli ol 36 jaroj, via aliĝo aŭtomate validos ankaŭ por la Kataluna Esperanto-Junularo.
Kataluna Esperanto-Asocio estas registrita en la Censo de entoj celantaj antaŭenigi la katalunan lingvon. Tial la kotizoj pagitaj al la asocio rajtigas loĝantojn de la teritorio administrata de la Generalitat de Catalunya je imposto-depreno de 15%, kun limo de 10% de la plena aŭtonoma parto de la persona enspezimposto, Leĝo 21/2001, de 28 decembro.