
En oktobro de la ĵus fininta jaro forpasis, 95 jara, nia kara Josep Maria Altadill Alcovera, KEA membro kaj veterana esperantisto el Tortosa kie li aktivis dum jardekoj. Fondinto kaj posedanto dum jardeko de la loka firmao “Altadill, la boutique del disc”, aktiva kaj nelacigebla en siaj du pasioj: muziko kaj esperanto.