6–8 marto 2026 | Alcalà de Xivert, Valencilando | 14 partoprenantoj
La kvara RenKEJtiĝo okazis en Alcalà de Xivert, en la komarko Baix Maestrat, de la 6-a ĝis la 8-a de marto 2026. Post tri sukcesaj eldonoj en Katalunio, Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) unuafoje organizis sian tradician vintran renkontiĝon en Valencilando, plivastigante tiel la geografian atingon de siaj aranĝoj. Ĉi tiu eldono havis tamen tre apartan karakteron: anstataŭ la grandaj internaciaj renkontiĝoj de la antaŭaj jaroj, KEJ elektis pli malgrandan kaj intiman formaton, en kiu partoprenis 14 esperantistoj, nur membroj de la asocio.
La decido okazigi pli modestan RenKEJtiĝon estis ligita al alia granda defio por KEJ: la organizado de la 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu okazis en Tiana en aŭgusto 2026, kunlabore kun la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ĉar la preparado de tiu internacia kongreso postulis grandan parton de la tempo kaj homfortoj de la asocio, la organizantoj decidis simpligi la tradician vintran renkontiĝon, anstataŭ interrompi ĝian ĉiujaran okazigon. Parte inspirita de la iamaj Senprogramaj Renkontiĝoj de KEJ, la kvara eldono celis antaŭ ĉio ĝui Esperanton, amikecon kaj kunvivadon en trankvila etoso, sen tro strikta aŭ ampleksa programo.
La renkontiĝo okazis en Mas del Riu, belega ŝtona kampara domo konstruita en 1768 kaj restaŭrita en 2004, situanta kvin kilometrojn for de Alcalà de Xivert, meze de la valo de Sant Miquel. Ĉirkaŭita de montoj kaj natura pejzaĝo, apud la kutime seka fluejo de la rivero Sant Miquel, la domo estis ideala loko por pasigi kelkajn tagojn kune, for de la urba bruo. La regiono ofertas multajn eblojn por migrado kaj kultura malkovrado, interalie la ermitejon de Sant Miquel, restaĵojn de tranĉeoj el la Hispana Enlanda Milito kaj la proksiman Naturan Parkon Serra d’Irta, unu el la lastaj grandaj neurbanizitaj marbordaj montaroj de la okcidenta Mediteraneo.
Tamen, la vetero havis aliajn planojn por la partoprenantoj. Intensaj pluvoj kaj la subita altiĝo de la rivero Sant Miquel malebligis la plej multajn planitajn ekskursojn, tiel ke la programo devis esti rapide adaptita. Anstataŭ promeni tra la montoj kaj malkovri la ĉirkaŭajn historiajn lokojn, la esperantistoj pasigis la plej grandan parton de la renkontiĝo en la kampara domo. Sed tio, kio komence povus ŝajni malavantaĝo, fine fariĝis unu el la plej ĉarmaj trajtoj de la aranĝo: la pluvo transformis la RenKEJtiĝon en intensan sperton de amikeco, kunvivado kaj spontanea amuziĝo.
Malgraŭ la ŝanĝitaj planoj, la partoprenantoj ĝuis diversajn aktivaĵojn. Mónica Cruz prelegis pri senlerneja edukado, rakontante sian familian sperton kaj vekante interesan diskuton, en kiu eĉ novaj esperantistoj kuraĝis aktive partopreni. Okazis ankaŭ gastronomiaj aktivaĵoj, inter kiuj elstaris la preparado de tradiciaj filipinaj manĝaĵoj fare de Albert Stalin, la kuirado de tradicia valencia paella fare de lokaj KEJ-anoj kaj komuna calçotada, kiu denove alportis unu el la plej karakterizaj katalunaj tradicioj al la RenKEJtiĝo. La liberan tempon plenigis tablotenisaj turniroj, videoludaj vesperoj per Wii, karaokeo kaj senfinaj interparoloj. Kelkaj kuraĝuloj eĉ decidis bani sin en la naĝejo malgraŭ la malbona vetero!
La pluvo mem fariĝis ankaŭ neatendita allogaĵo. Ĉiutage la partoprenantoj promenis ĝis la rivero Sant Miquel por observi, kiel ĝia fluo iom post iom kreskis pro la intensaj pluvoj. Fine, dum la lasta tago, kelkaj esperantistoj sukcesis viziti Alcossebre kaj la ermitejon de Santa Llúcia, situantan sur monto kun belegaj panoramoj de la komarkoj Baix Maestrat kaj Plana Alta, kaj de la mediteranea marbordo. Tiu lasta ekskurseto ebligis al ili almenaŭ parte malkovri la naturan belecon de la regiono, kiu devis esti unu el la ĉefaj allogaĵoj de la renkontiĝo.
La kvara RenKEJtiĝo montris, ke la sukceso de Esperanto-renkontiĝo ne dependas nur de la nombro de partoprenantoj aŭ de la amplekso de la programo. Malgraŭ la pluvo, la malgranda formato kaj la neantaŭviditaj ŝanĝoj, la eldono de Alcalà de Xivert fariĝis neforgesebla sperto por la ĉeestantoj, inter kiuj troviĝis ankaŭ novaj esperantistoj, kiuj havis la okazon intensive praktiki la lingvon kaj krei novajn amikecojn. La unua RenKEJtiĝo en Valencilando tiel pruvis la valoron de simplaj, intimaj renkontiĝoj kaj certigis la kontinuecon de la tradicio, dum KEJ prepariĝis por la plej granda internacia defio de sia tiama historio: la IJK de 2026.