RenKEJtiĝo 2027

Vi jam povas aliĝi al la RenKEJtiĝo 2027!!

18–21 februaro 2027 | Tremp, Katalunio | Malferma aliĝilo

Post la granda sukceso de IJK 2026 en Katalunio, KEJ fieras inviti vin al la kvina eldono de la RenKEJtiĝo! Ĉi-foje ni renkontiĝos en Tremp, en la bela regiono de Pallars Jussà, de la 18-a ĝis la 21-a de februaro 2027.

Situanta inter la Pireneoj kaj la ebenaĵoj de Lleida, Tremp estas ĉirkaŭata de belaj naturaj pejzaĝoj, montoj kaj valoj. Ĝi estas ideala loko por malkovri alian flankon de Katalunio, for de la grandaj urboj kaj meze de la naturo. La urbo havas interesan historian centron, kie elstaras historiaj placoj kaj la restaĵoj de la mezepokaj urbomuroj. La ĉirkaŭa regiono ankaŭ ofertas multajn eblojn por ekskursi kaj ĝui la pejzaĝojn de la antaŭpirenea regiono.

La renkontiĝo okazos en Xanascat Tremp, junulargastejo situanta en la urba kerno. Ĝi troviĝas sur la tereno de iama monaĥejo de la 15-a jarcento, kiu poste havis diversajn funkciojn antaŭ ol transformiĝi en junulargastejon en 2005. La kongresejo disponas pri dormoĉambroj de 6 kaj 8 litoj, manĝejo, plurcelaj salonoj kaj komfortaj komunaj spacoj, kie okazos riĉan programon. Vidu pli pri la gastejo ĉi tie. 

Aliĝu nun! 

La aliĝilo jam estas malfermita! Tie vi povas trovi ĉiujn informojn pri la disponeblaj kotizoj kaj elekti tiun, kiu plej taŭgas por vi. Kaj ne forgesu: 10%-a rabato por aliĝoj antaŭ la 31-a de decembro 2026!*

Ĉu vi ŝatus kontribui al la programo de la RenKEJtiĝo? Ni bonvenigas proponojn! Ĉu vi ŝatus fari laborrenkontiĝon, faciligi debaton, fari prelegon pri iu temo, proponi noktan agadon, ktp? Kontaktu nin retmesaĝe al kej.junularo@gmail.com kun via propono ĝis la 1-a februaro 2027.

Ni antaŭĝojas revidi malnovajn amikojn kaj konatiĝi kun novaj vizaĝoj. Preparu vin por kvar tagoj plenaj de Esperanto, amikeco kaj amuziĝo!

Ĝis revido en Tremp!

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.