
La 10-an de novembro de 2026, la membraro de la Kataluna Esperanto-Junularo aprobis deklaracion pri la loĝeja krizo kaj la ĝenerala striko. Ĝi estis unanime aprobita de la membroj je 34 jesaj voĉdonoj kaj 1 sindeteno. La iniciato ellabori la deklaron estis same unanime aprobita dum la Ordinara Ĝenerala Asembleo de la 25-a de oktobro de 2026.
La deklaracio esprimas la zorgon de la asocio pri la loĝeja krizo, kiu aparte trafas junulojn. Ĝi reasertas la rajton je digna kaj atingebla loĝejo kiel fundamentan homan rajton, kondamnas la nemoveblaĵan spekuladon kaj rentismon, kaj postulas urĝajn rimedojn de la publikaj institucioj. Krome, ĝi esprimas solidarecon kun la homoj trafitaj de la krizo, oficialan subtenon al la Ĝenerala Striko por la Rajto je Loĝejo de la 11-a de novembro kaj alvokas esperantistojn tra la mondo mobiliziĝi por defendi tiun rajton.