RenKEJtiĝo 2024

La Kataluna Esperanto-Junularo invitas vin al sia junulara Esperanto-aranĝo, de la 23a ĝis la 25a de februaro 2024 en L’Espluga de Francolí! Ni iom post iom publikigos pli da informo.

Kio estas RenKEJtiĝo?

RenKEJtiĝo estas la oficiala plurtaga aranĝo de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), por junaj esperantistoj kaj de Katalunio kaj de ĉie. La nomo estas vortludo kun la Esperanta vorto “renkontiĝo” kaj KEJ, la mallongigo de nia asocio.

En la lastaj jaroj, post granda klopodo por plibonigi la Esperantan junulan spacon en Katalunio, la rezultoj komencis montriĝi kiel plimultiĝo de katalunaj junuloj en Esperantujo! Sekve, ni bezonis plurtagan aranĝon por interkonatiĝi kaj ĝui interesan kaj diversan programon kun aliaj junuloj en Esperanto. Tial, en 2023 ni unuafoje organizis RenKEJtiĝon, kiu estis tre sukcesa kaj helpis al ni esti pli konataj internacie.

RenKEJtiĝo 2024 okazos en L’Espluga de Francolí (Taragono) ekde vendredo la 23-a, ĝis dimanĉo la 25-a de februaro 2024. La gastejo estos Alberg Xanascat L’Espluga (Les Masies, s/n, L’Espluga de Francolí, 43440, Tarragona).

Ni kuraĝigas vin partopreni kaj ĝui bonegan etoson kune!

KEJ us dona la benvinguda a L’Espluga de Francolí!