Barcelono

Barcelono, ĉefurbo de Katalunio, dumiljara urbo, enhavas riĉegan heredaĵon arĥitekturan kaj artan el la klasikaj pratempoj kaj el la sobra kataluna gotika stilo ĝis modernismo kaj nuntempa arto.

En Barcelono vi trovos pli ol 70 muzeojn, kelkaj el ili estas unikaj en la mondo kiel Museu PicassoFundació Joan Miró, kie mireblas la ĉefaj verkoj de ambaŭ mondfamaj pentristoj. Aliaj interesegaj muzeoj estas la Marmuzeo, situanta en mezepoka impona gotika ŝipkonstruejo kaj la Nacia Art-Muzeo de Katalunio, kie elstaras ties unika kolekto de romanikaj freskoj. Modernismo aparte enradikiĝis en Katalunio, kaj precipe en Barcelono, kiu fariĝis monda reprezentanto pri tiu arto. En la kvartalo Eixample estas abunde da modernismaj konstruaĵoj kiel Casa Batlló, La Pedrera, la Casa de les Punxes, la Hospitalo de la Sankta Kruco kaj Sankta Paŭlo, la Palaco de la Kataluna Muziko, kiu kune kun la antaŭaj estas deklarita Monda Kultur-Heredaĵo de Unesko, kaj, kompreneble, la Templo Sankta Familio, daŭre konstruata kaj antaŭ nelonge dediĉita kiel baziliko de la papo Benedikto la 16a.

Barcelono kiel urbo konstruiĝas per grandaj mondaj eventoj: la universalaj ekspozicioj de 1888 kaj 1929, la Olimpikaj Ludoj de 1992. Ĉi ĉiaj eventoj markis la urbon kaj permesis reakiri perditajn spacojn kiuj estis poste transformitaj en urbaj kaj monumentaj spacoj, kiel ezemple la parko de la Citadelo kaj la monto Montjuïc kaj la plaĝoj de la olimpika kvartalo.


    

Organizas:

EsperantoCAT

Sekvu nin ĉe:

Facebook