La Kongresejo

La kulturcentro La Farinera del Clot estas urba kulturdomo zorgita de la Federacio de Asocioj de la kvartaloj Clot-Camp de l'Arpa per civitana administrado. Ĝi situas en la kvartalo Clot, distrikto Sant Martí. Ĝi staras en tre bone komunikita loko, ĉe placo Glòries, kiun prezidas la emblema turo Agbar.

Maldekstre
La Farinera del Clot, ekstere.
Foto de dasoaz

Dekstre
La Farinera del Clot, ene.
Foto © de Rick van Tuijl

La Centro proponas soci-kulturan programaron dum la tuta jaro kie elstaras teatro kaj muziko. Krome, la Centro specialiĝas en asocia movado.

La Farinera del Clot proponas siajn ejojn kaj senpagan aliron al interreto. La trinkejo estas porvegetarana.

Organizas:

EsperantoCAT

Sekvu nin ĉe:

Facebook