La katalunaj kongresoj de esperanto

La katalunaj kongresoj de esperanto kunigas pli ol cent parolantojn de la internacia lingvo, enlandajn kaj tutmondajn. Partoprenas la kongresojn homoj ĉiuaĝaj kaj el diverslandaj. Plej ofte partoprenas dudekkelko da eksterlandanoj. Kutime ili daŭras tri tagojn.

En la kongresoj okazas prelegoj, debatoj, atelieroj, ekspozicioj, koncertoj, kursoj kaj aliaj programeroj celantaj kaj la kongresanojn kaj la ĝeneralan publikon. Unu el la plej elstaraj programeroj estas la artaj vesperoj, kie kutime unu el ili rilatas al teatro kaj alia al la esperanta muziko.

Nuntempe la kongresoj okazas ĉiun duan jaron tamen la lasta kongreso okazis en Sabadell la jaron 2008.

Listo:

1a 1910 Sabadell (Vallès Occidental)
2a 1911 Tarragona (Tarragonès)
3a 1912 Terrassa (Vallès Occidental)
4a 1913 Olot (Garrotxa)
5a 1914 Sant Feliu de Guíxols (Baix Empordà)
6a 1915 Vilanova i la Geltrú (Garraf)
7a 1916 Reus (Baix Camp)
8a 1919 Manlleu (Osona)
9a 1921 Girona (Gironès)
10a 1923 Manresa (Bages)
11a 1924 Vic (Osona)
12a 1925 Ciutat de Mallorca (Mallorca)
13a 1926 Santa Coloma de Farners (Selva)
14a 1927 Sóller (Mallorca)
15a 1928 Vinaròs (Baix Maestrat)
16a 1933 El Vendrell (Baix Penedès)
17a 1935 Ripoll (Ripollès)
18a 1936 Manresa (Bages)
19a 1983 Sabadell (Vallès Occidental)
20a 1984 Olot (Garrotxa)
21a 1985 St. Cugat del Vallès (Vallès Occidental)
22a 1986 Lleida (Segrià)
23a 1987 Barcelona (Barcelonès)
24a 1989 Perpinyà (Rosselló)
25a 1991 Tarragona (Tarragonès)
26a 1993 Alcúdia (Mallorca)
27a 1995 Mataró (Maresme)
28a 1997 Figueres (Alt Empordà)
29a 1999 Manresa (Bages)
30a 2001 Girona (Gironès)
31a 2002 Sóller (Mallorca)
32a 2004 Ceret (Vallespir)
33a 2006 Amposta (Montsià)
34a 2008 Sabadell (Vallès Occidental)

Organizas:

EsperantoCAT

Sekvu nin ĉe:

Facebook