Kongrestemo:
Plurlingvismo en Eŭropa Unio

Eŭropa Unio difinas sian fundamenton en la principo de diverseco de kulturoj, moroj kaj kredoj; kie inkluziviĝas lingva diverseco, dum ĝi instigas la respekton al la kultura riĉeco kaj la protekton de la eŭropa kultura heredaĵo. Plurlingvismo en Eŭropa Unio estas regulata per la Traktato pri Eŭropa Unio (TEU), kaj per la Eŭropa Ĉarto pri Fundamentaj Rajtoj, kiuj devigas Eŭropan Union respekti la lingvan diversecon kaj malpermesi diskriminacion pro lingvo. La principo pri diverseco estu aplikata al la 23 oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio kaj al la lingvoj konstituciaj, regionaj kaj minorigitaj, parolataj de la diversaj popoloj de la Eŭropa Unio.

Tamen, krom ĉiuj ĉi oficialaĵoj kiujn Eŭropa Unio asertas defendi kaj apliki, ni scias, ke en la praktiko la realo pretervidas la regularon. Tial granda parto de la eŭropaj lingvoj ne oficialaj suferas, fakte, lingvan marĝenigon en la Unio. Krome la angla elstare privilegiatas super oligarkio de privilegiataj ŝtatlingvoj. La ceteraj oficialaj ŝtatlingvoj estas en pozicio klare triaranga kaj minorigitaj lingvoj estas submetitaj al konstanta diskriminacio kaj batalo por propra supervivado.

En tiu ĉi kunteksto esperantistoj volas debati pri la ekzistantaj alternativoj al tiu situacio kaj la lingvaj politikoj kadre de Eŭropa Unio, kie la praktiko plene kontraŭdiras la principajn intencojn defendataj de eŭropaj aŭtoritatoj. Ni proponas Esperanton kiel internacian lingvon, kiu permesas la interkomunikadon laŭ plena egaleco inter parolantoj de diversaj lingvoj, kiel ni pruvadas laŭlonge de antaŭ pli ol unu jarcento pere de la internacia lingvo.

Ni proponas Esperanton kiel solvon al internaci-komunikaj problemoj de la tuta mondo. Ĝi estas ankaŭ daŭripova, justa kaj demokratia propono por internaciaj organizaĵoj kaj aranĝoj.

Parko Güell.
Foto de Sjoerd Bosga

Organizas:

EsperantoCAT

Sekvu nin ĉe:

Facebook