La Internaciaj Brigadoj

La Internaciaj Brigadoj estis trupoj de volontuloj venintaj el la tuta mondo por batali kontraŭ la faŝismo dum la hispana enlanda milito. Ili estis fonditaj la jaron 1936 en Moskvo, kun rekrutcentro en Parizo, kaj batalis ĝis la jaro 1938 kiam ili estis malfonditaj.

La brigadanoj venis el 54 diversaj landoj kaj plimulto el ili ne estis soldatoj sed junaj laboristoj idealismaj.

Esperantistoj en la Internaciaj Brigadoj

Multaj el la esperantistoj partoprenintaj en la Popolaj Olimpikaj ludoj la jaron 1936, integriĝis en la respublika flanko kiam ekis la milito, tie estis la ĝermo de la klopodoj krei batalionon de brigadanoj esperantistaj.

Kvankam ni ne tro certas pri la ekzisto de tiu bataliono, estas dokumentita la partopreno de pluraj esperantistoj inter la brigadanoj kaj la uzo de la internacia lingvo kiel interkomunikilo.

Maldekstre
Afiŝo admonante geesperantistoj defendi demokration en Hispanio.

Dekstre
Informilo en Esperanto el la Kataluna Registaro (1937).

La plej konataj esperantistoj kiuj anis en la Internaciaj Brigadoj estis la germana verkisto Ludwig Renn, komandanto de la bataliono Thälmann kaj iniciatinto de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV); la aŭstro Franz Haiderer, kiu sendis artikolojn en Esperanto al Ĉeĥoslovakio, kie estis tradukitaj kaj publikigitaj en la lokaj gazetoj. Similan agadon faris la polo Władysław Lekowski kaj la bulgaro Nikola Mladenov.

Estas dokumentita la uzado de Esperanto kiel skriba lingvo en la Internaciaj Brigadoj en diversaj dokumentoj kaj en la internacia korespondado, eĉ ekzistis cenzur-servo en la internacia lingvo.

Dum la kongreso, ni memoros kaj omaĝos ilin en la Fossar de la Pedrera, komuna foso kie estas entombigitaj pli ol 4000 reprezaliitoj de la frankismo.

Fossar de la Pedrera

Organizas:

EsperantoCAT

Sekvu nin ĉe:

Facebook