Programo

Elŝutu la programon kaj la kongreslibron

La programo de la ĉi-jara kongreso traktos la temon "Plurlingvismo en Eŭropa Unio". Inter la konfirmitaj prelegontoj elstaras la verkisto Jorge Camacho kaj la lingvistoj Katalin Kováts kaj Zlatko Tišljar.

Vendrede kaj sabate okazos la prelegoj, diskutrondoj kaj atelieroj. Post la vespermanĝo, okazos la koncertoj de la okcitana kantisto JoMo kaj de la grupo Kaj Tiel Plu. Por la plej festemuloj estas antaŭvidita plia nokta agado en la kvartalo.

Dimanĉe ni ekskursos al Fossar de la Pedrera, komuna foso-tombejo kie frankistoj entombigis ĉ. 4000 respublikanojn kaj katalunistojn el diversaj politikaj tendencoj kiujn ili ekzekutis. Tie ni omaĝos la Internaciajn Brigadanojn. Post la tagmanĝo okazos ekskurso tra Barcelono gvidata de historiisto, kaj poste okazos literatura vespero en poezia kafejo Horiginal.

Lunde, denove en la kongresejo, okazos la konkludaj prelegoj kaj la kongresa fermo.

Marde la 1an de novembro okazos la Postkongreso en Sant Pau d'Ordal (Subirats), ĉe la Muzeo de Esperanto.

Montjuïc.
Foto de Sjoerd Bosga

 

Organizas:

EsperantoCAT

Sekvu nin ĉe:

Facebook