RenKEJtiĝo 2025

La Kataluna Esperanto-Junularo invitas vin al sia junulara Esperanto-aranĝo, de la 20a ĝis la 23a de februaro 2025 en Olot!

RenKEJtiĝo estas la oficiala plurtaga aranĝo de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), por junaj esperantistoj kaj de Katalunio kaj de ĉie. La nomo estas vortludo kun la Esperanta vorto “renkontiĝo” kaj KEJ, la mallongigo de nia asocio.

En la lastaj jaroj, post granda klopodo por plibonigi la Esperantan junulan spacon en Katalunio, la rezultoj komencis montriĝi kiel plimultiĝo de katalunaj junuloj en Esperantujo! Sekve, ni bezonis plurtagan aranĝon por interkonatiĝi kaj ĝui interesan kaj diversan programon kun aliaj junuloj en Esperanto. Tial, en 2023 ni unuafoje organizis RenKEJtiĝon, kiu estis tre sukcesa kaj helpis al ni esti pli konataj internacie.

RenKEJtiĝo 2025 okazos en Olot ekde jaŭdo la 20-a, ĝis dimanĉo la 23-a de februaro 2025. La gastejo estos Alberg Olot Xanascat (Passeig Barcelona, 15, Olot, 17800).

Ni kuraĝigas vin partopreni kaj ĝui bonegan etoson kune!

KEJ us dona la benvinguda a Olot!

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.