Multaj KEJ-anoj en IJK

10/09/2022

La lasta IJK (Internacia Junulara Kongreso), kongreso de junaj Esperanto-lingvanoj organizita de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), okazis inter la 20a kaj la 27a de aŭgusto 2022 en De Roerdomp, Nederlando. Kiel en aliaj okazoj, Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) ĉeestis en la aranĝo kun delegacio de preskaŭ 15 personoj, kiuj partoprenis la programerojn kaj kunlaboris alportante tipajn elementojn de la kataluna kulturo kaj gastronomio en kelkaj momentoj de la evento.

Se vi ankaŭ deziras ĝui vivspertojn tiajn, vi volas lerni Esperanton en amika etoso kaj vi volas pligrandigi vian internacian amikaron, ne hezitu aliĝi al KEJ kaj partopreni kun ni la venontajn IJK-ojn !

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.