La RenKEJtiĝo, sukceso de la Kataluna Esperanto-Junularo

02/03/2023

La pasintan semajnfinon, de la 24a ĝis la 26a de februaro, okazis en Manresa la unua RenKEJtiĝo, renkontiĝo de junaj katalunaj esperantistoj. Tiu ĉi renkontiĝo, organizita de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) kadre de la Fira de l’Aixada en Manrezo, funkciis kiel renkont-punkto ne nur por la kataluna junularo, sed ankaŭ por aliaj movadanoj de la tuta Eŭropo.

Ĉirkaŭ sesdek aliĝintoj venintaj de diversaj lokoj de Eŭropo kiel Germanio, Belgio, Francio, Hungario, Italio kaj Hispanio povis ĝui la programon organizitan de la LKK, kiu inkluzivis gvidatajn vizitojn al la urbocentro de Manrezo, rilataj al la historio de akvo en la urbo, vizitojn al emblemaj lokoj kiel la groto de Sant Ignasi, kaj ekskursojn ĉirkaŭ la urbo. Samtempe, KEJ organizis du kursojn de Esperanto, unu por komencantoj kaj alia por meznivelanoj. La aliĝintoj povis ankaŭ interkonatiĝi per diversaj agadoj kiel la tradicia “dolĉa trinkomanĝa nokto”, nokto dum kiu oni manĝas dolĉaĵojn kiuj venas el la regionoj aŭ landoj de la aliĝintoj.

Laŭ la prezidanto de KEJ, Jordi Calafí, “delonge KEJ ne sukcesis kunigi tiom multajn homojn, kaj neniam okazis tiom da internacia partopreno en iu junulara evento en Katalunio.” Tiu ĉi sukceso certe instigos organizi pli da renkontiĝoj frue.

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.