04/09/2016

12a Internaciisma Renkontiĝo

Kataluna Esperanto-Junularo kunigas esperanto-junularon de la Kataluna Landaro. Ĝi organizas, i.a., ĉiun jaron sian Internaciisman Renkontiĝon. Temas pri kongreseto disvastiganta la principaron pri lingva daŭripovo kaj Esperanton en la Kataluna Landaro, kaj la katalunan lingvon kaj kulturon al internaciaj partoprenantoj. Tial ni ĉiam klopodas organizi ĝin kun lokaj anaroj. Kutime partoprenas ĉ. 80 aŭ 100 personoj el la tuta mondo.

Ĉi-jare la urbo Figueres gastigas la Renkontiĝon. Antaŭaj estis Mataró (2005), Barcelono (2005), Canet de Mar (2006), Vallgorguina (2007), Benicàssim (2008), Barcelono (2009), Reus (2010), Sant Andreu Salou/Cassà de la Selva (2011), Canet de Mar (2012) kaj l’Arboç (2014)

Informoj kaj aliĝoj ĉe: esperanto.cat/ir2016/

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj