Pri ni

mapappcc.png

Kataluna Esperanto-Asocio estas Esperanto-asocio de la Kataluna Landaro. Ĝi estis refondita en 1982, daŭrigante la agadon de la Kataluna Esperantista Federacio ekzistinta antaŭ la hispana civila milito, kiel la revuo Kataluna Esperantisto, Katalunaj Kongreso de Esperanto kaj la Internaciaj Floraj Ludoj i.a. Vidu mallongan kronologion de la kataluna esperantismo en tiu ligilo. Pli kompleta tekstaĵo troveblas en tiu libro.

Kataluna Esperanto-Asocio konsideras, ke sia ĉefa agado estas faciligi la lernadon kaj praktikadon de la internacia lingvo Esperanto al siaj membroj, kaj preskaŭ sia tuta agado baziĝas sur tio. Tamen, ĝi ankaŭ diskonigas Esperanton al la ĝenerala publiko (kio estas ĉefa tasko de la lokaj grupoj) kaj diskonigas nian landon kaj nian kulturon eksterlande.

.