Kolekto Delfí Dalmau

«Kolekto Delfí Dalmau» eldonas broŝure tekstojn en la kataluna lingvo rilataj al la lingvaj rajtoj kaj al la lingva diverseco, konsiderantaj la internacian lingvon. Per sia nomo ĝi starigas omaĝon al Delfí Dalmau i Gener (1891-1965), pedagogo kaj lingvisto, fondinto de reto de edukcentroj, prezidanto de la Kataluna Esperantista Federacio dum la 1920aj jaroj kaj pioniro de la socilingvistiko en Katalunlandaro.