Kolekto Jaume Grau Casas

«Kolekto Jaume Grau Casas» eldonas dulingve, katalune kaj esperante, verkojn de elstaraj aŭtoroj de la kataluna literaturo, kun enkonduko verkita de fakulo. Per sia nomo ĝi starigas omaĝon al Jaume Grua Casas (1896-1950), verkisto, kunordiginto kaj plejparte tradukisto de la Kataluna antologio, multjara direktoro de la revuo Kataluna esperantisto kaj vicprezidanto de Akademio de Esperanto.