Kolekto Montserrat Franquesa i Gòdia

«Kolekto Montserrat Franquesa i Gòdia» eldonas dulingve, esperante kaj katalune, verkojn de la originala esperanto literaturo aŭ studoj pri ĝi. Per sia nomo ĝi starigas omaĝon al Montserrat Franquesa i Gòdia (1966-2021), tradukistino, profesoro kaj novhelenisto, magistro pri klasika kaj ĝermana filologioj kaj doktoro pri tradukado, direktoro de la revuoj Visat, revista digital de literatura i traducció del PEN Català kaj Kataluna Esperantisto, llengua internacional i drets lingüístics.