Asociaj servoj

Kataluna Esperanto-Asocio proponas la sekvajn servojn al la asocianoj:

Adreso de retpoŝto

Ĉiuj asocianoj rajtas je persona retadreso en nia domajno “@esperanto.cat”. La adreso povas simple redirekti al alia retadreso aŭ konsisti en vera retkonto por sendi mesaĝojn. Oni povas atingi ĝin tra nia retpaĝo aŭ per POP3 kaj SMTP. Por peti vian adreson, sendu mesaĝon al “postmaster” en nia domajno “@esperanton.cat”.

Libroservo

Ĉu vi volas aĉeti lernolibron de esperanto sed trovas ĝin en nenia librovendejo? Aŭ ĉu vi estas kolektisto de Tintin-aĵoj en esperanto? Eble vi sopiras je KD kun esperanta muziko?

Nia asocio proponas libroservon por disponebligi niajn proprajn eldonaĵojn kaj ankaŭ publikaĵojn en aŭ pri esperanto ĝenerale, al la esperantistoj aŭ eventualaj interesitoj.

Jen la ĉefaj avantaĝoj de la servo:

Ni akceptas mendojn de ne-asocianoj. Por ricevi aktualigitan stokliston aŭ mendi deziratan libron, sendu mesaĝon al la retadreso “libroservo” en nia domajno “@esperanto.cat”. Vi povas ekzameni parton de niaj publikaĵoj en la sekcio “Rekomenditaj” de nia TTT-ejo, aŭ en la katalogo “seccio d’esperanto” de la librovendejo Alibri (Balmes 26, Barcelono), kiu estas la librovendejo kun kio pli kunlaboras. Se vi estas librovendejo, bonvolu kontakti nin.

Perado pri abonoj al revuoj kaj aliĝoj al kongresoj kaj renkontiĝoj

perado_ca.jpg

Per nia Perado, Kataluna Esperanto-Asocio distribuas konsiderindan kvanton de revuoj en esperanto, eble la plej interesajn. Ŝparu al vi transpagojn, makleraĵojn, kapdolorojn!

Eblas kontakti la servon sendante retmesaĝon al “perado” en nia domajno “@esperanto.cat”.

Telegrama grupo