27/08/2011

Kataluna partopreno en la 96a Universala Kongreso de Esperanto

Sabaton la 23an de julio, Kataluna Esperanto-Asocio starigis budon en la Internacia Movada Foiro kadre de la 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago. La asocio proponis eldonaĵojn, afiŝojn kaj flugfoliojn. Ekde la unua tago de la kongreso, en kiu 1600 kongresanoj partoprenis, oni informadis pri la situacio de la Kataluna Landaro kaj de la kataluna lingvo, pri la celoj; valoroj kaj principoj de Kataluna Esperanto-Asocio kaj ĉefe pro la 36a Kataluna Kongreso de Esperanto, okazonta en Barcelono inter la 28a de oktobro kaj la 1a de novembro.

UK2011.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj