12/03/2012

Grandioza vortaro kun 63 500 radikoj por la friula

1562-1331297244.jpg?amplada-maxima=600&llargada-maxima=460
Oni prezentis en Udin (Friulo) la novan Grandan Dulingvan Vortaron Italan-Friulan en ses volumoj. La granda leksikono enhavas 62 000 italajn kapvortojn kaj 63 500 friulajn kapvortojn kaj estas la ido de la unua itala-friula vortaro de fine de 1800, verkita de Giulio Andrea Pirona. La grandioza vortaro estas la frukto de la dekjara kunlaboro inter la Udina Universitato, la Filologia societo, la Konsorcio de Friulaj universitatoj, la Instituto Ladina-Friula, la Ligo de Friulaj Verkistoj, i.a. Ĉi tiu verko reprezentas novan okazon por tiu lingvo parolata en nordorienta Italio. Oni povas konsulti ĝin ankaŭ rete.

Fonto: Nationalia

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj