Don Quijote kaj Verdaj Donkiĥotoj, 54 poker-dimensiaj lud-kartoj

02/04/2012

543794_328440980547583_100001450503422_939464_140760232_n.png
Ĉi tiun novan kartaron mi pretigis specife por la Hispana Kongreso de Esperanto en Almagro (La Mancha): duonon konsistigas kartoj pri “Don Quijote” kun nigra-blankaj bildoj
el Gustave Doré, kaj la cetero kartoj kun tutkoloraj bildoj pri esperantlingvaj verkistoj, eldonistoj k.s., inter ili, L. L. Zamenhof, K. Kalocsay, William Auld, Mao Zifu, István Ertl, ktp. krom ankaŭ anoj de la ibera grupo aŭ ibergrup-rilataj nomoj, ĉar ĉi-jare okazas la 20-a datreveno de ĝia formaleta ekesto: Fernando de Diego, Gonçalo Neves, Miguel Fernández, Miguel Gutiérrez, Jorge Camacho, ktp.

Temas pri iaspeca fotoalbumeto. Krom la fotoj, sur la lud-kartoj aperas plurliniaj citaĵoj de ĉiu verkisto aŭ koncernato.

Por pliaj informoj, bv kontakti Abel Montagut.

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.