Forpasis Dolors Ortiz

08/05/2012

Dimanĉe la 6an de majo forpasis nia ĉarma samasociano Dolors Ortiz. Ŝi ĉeestis kongresojn, rekontiĝojn kaj tre aktivis ĉefe en sia urbo, El Vendrell, kaj en Vilanova i la Geltrú.

Jen traduko de la teksto de ŝia koramiko Rafel Claramunt Belles:

“Hodiaŭ estas malĝoja tago, Dolors forlasis nin. Bona homo, afabla, ridema, elkora, amikino de siaj geamikoj, kun deziroj vivi la vivon. Sed, la vivo estas maljusta; kiam vi pli bone fartas la vivo batas kaj ruinigas vin ĝisfunde; ĝi estas tiel kruela. Doloros, dankon pro igi min la plej feliĉa homo el la mondo ĉi tiun tempon dum ni estis kunaj; magiaj, fantaziaj tagoj, plenaj de amo kaj feliĉo. Mi havas la koron rompitan, vunditan, renversitan. Malaperis la amo de mia vivo. Mi amas kaj ĉiam amos ŝin. Ene de mia koro ĉiam mi portos vin. Mi rimarkos la mankon de via rideto; oni diras ke vi forlasas nin, vi iras for de ĉi tie. Sed, iun tagon ni retrovos nin tie, en la ĉielo. Mi kun vi; mi tre amas vin…

Ripozu pace…”

329620_2783182353085_1664016254_2601865_205536304_o.jpg

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.