28/02/2014

Ĝis la revido Darmen!

La pasintan 11-an de febuaro pli ol 20 geesperantistoj vespermanĝis kune en ege agrabla etoso en la okcitana restoracio Jan Petit por adiaǔi nian kazaĥan amikon Darmen.

Li venis en Barcelonon antaǔ kelkaj monatoj por studi kaj tuj estiĝis novan membron de la kataluna esperanto movado; li ĉeestis la e-kursojn, nian Zamenhof feston kaj partoprenis en nia ĉiumarda konversacia rondo.

Oni profitis lian foriron por organizi tiun “neformalan” e-aranĝon kiel adiaǔo al nia amiko.

Post la tradicia konversacia rondo, kiu tiutago estis amase partoprenata, oni kune piediris ĝis la apuda restoracio kie ni povis frandi diversajn okcitanajn specialaĵojn.

Tamen la vespermanĝo ne nur estis adiaǔo, ankaǔ taǔgis kiel bonvenigo al nia finna amikino Siru Laine kiu ek de tiu ĉi monato venis loĝi en nia urbo.

001.jpg

002.jpg

003.jpg

004.jpg

005.jpg

006.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj