Somera Esperanto-Studado en Slovakio

21/07/2015

De la 11a ĝis la 19a de julio okazis en la slovaka urbo Martin la jam tradicia Somera Esperanto-Studado (SES) organizita de Edukado@Interreto. La 190 partoprenantoj el 25 landoj lernis Esperanton matene en malsamaj klasĉambroj gvidataj de 8 instruistoj el 8 malsamaj landoj, posttagmeze okazis variaj prelegoj kaj atelieroj, kaj vespere estis la tempo por koncertoj, teatraĵoj kaj dancado.

Kiel kutime la grupo de katalunoj estis sufiĉe nombra (11) kaj agema. Jordi Perera prelegetis en sia lernogrupo pri la historia subpremado de la kataluna lingvo kaj ege sukcesis en la Kulinara Festivalo per siaj “torrades amb tomàquet, escalivada i tonyina” kaj furoris la vina trinkado per la tradicia beko-kruĉo (“porró”). Viktoro Solé instruis grupon de komencantoj. Aldone, kadre de la internacia vespero, Maria Dolors Godoy deklamis siajn poemojn kaj Cecília Valls, Noa Aymamí kaj Martí Solé kantis kelkajn kantojn kun gitara akompano. Ankaŭ elstaris la kontribuo de Xabi Rico, nia amiko “bertsolari” el Eŭskio, improvizante amuzajn versojn, kiuj ridigis la ĉeestantaron.

SES ne okazos en 2016, ĉar en la slovaka urbo Nitra la sama teamo de Peter Baláž organizos la 101an Universala Kongreso.

DSCF7637.jpg

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.