101 maldec(et)aj ŝercoj

23/12/2017

Publikiĝis nova kaj heterodoksa eldonaĵo:

101 maldec(et)aj ŝercoj.
Kompilis kaj tradukis Pedro M. Martín Burutxaga, 1-a eldono, 2017. 40 paĝoj, 4 eŭroj. Memeldonita de la aŭtoro kaj presita en Katalunio. Mendeblas rekte de la aŭtoro pmarbu@hotmail.com

Jen teksteto aperinta en la malantaŭa parto de la kovrilo:

Ne ŝajnigu, ke la enhavo ne interesas vin.
Certe vi jam konas plurajn, sed ĉiujn 101?
Jen bona okazo por pliriĉigi vian stokon,
montri al amikoj kaj familianoj, ke esperanto
kapablas ĉion esprimi
kaj kontribui al la riĉeco de nia lingvo.
Finfine ŝercoj, eĉ maldecaj,
ja estas parto de popola kulturo.

Kaj jen ekzemplo de kion vi povas trovi ene:

Du amikoj promenas en herbejo:
– Precize ĉi tie mi seksumis por la unua fojo.
Kaj tie, 50 metrojn for, staris ŝiaj gepatroj,
kiuj nin rigardis.
– Ĉu vere!? Kaj kion ili diris?
– Beeeeee!

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.