Budoj de Sankta Georgo de KEA
21/04/2023Post kelkaj jaroj kun diversaj problemoj, ĉi-jare KEA havos du budojn de Sankta Georgo, unu en Barcelono kaj la alia en Sabadell. Vi povas trovi ilin tie:
- Sabadell: La Rambla, proksimume antaŭ la numero 25
- Barcelono: en Plaça Reial

En ambaŭ budoj, nia asocio disvendos la plej freŝajn eldonaĵojn akj ankaŭ aliajn elektitajn librojn, krom diversajn aliajn objektojn. Ni atendas vin kaj ĝojos vin saluti tie!